Somermeza festo

Ĝojfajro en Mäntsälä, Finnlando.
Somermeza festo, Årsnäs, Svedio.
Pentraĵo el 1897 de Anders Zorn titolita Somermeza danco.
Midsommarkrans.

La Somermeza festo referencas al festoj kiujn oni celebras ĉefe en Nord-Eŭropo, kiu havas antaŭ-kristanaj originoj. La nuntempa celebrado okazas centrite sur la somera solstico (ofte la 21-a de junio), aŭ alie proksime en tago inter la 19-a kaj 25-a junio. Pro kristana influo, en kelkaj landoj oni ankaŭ celebras la nomtago de Sankta Johano (la baptisto) en la 24-a de junio, kaj havas la somermeza festo dum tiu tago.

Tiel, ekzemple en Finnlando, la festo nomiĝas Juhannus, en Islando Jónsmessa, kaj la tago de Sankta Johano en Danio, Norvegio (Sankthans) kaj en kelkaj anglolingvaj areoj (S:t John's Day). En Svedio kaj Finnlando la festotagoj ĉiam estas dum la vendredo kaj sabato inter tiuj datumoj, ekde la 1950-jaroj. En Svedio la festo nomiĝas midsommar (“mezsomero“), kaj tipa por la nordiaj landoj aŭ Nord-Eŭropo, oni ĉefe celebras la vesperon antaŭ la ĉefa tago – do, la somermeza aŭ mezsomera vespero (midsommarafton) en la vendredo (kiel oni ankaŭ ĉefe celebras la kristnaska vespero). La sama okazas en Danio kaj Norvegio kun Sankthansaften, la Sankthans-vespero.

Eŭropeaj somermezaj tradicioj kaj celebradoj ĉefe gravas en Nord-Eŭropo – Nordio kaj Balto – sed ankaŭ estas celebrata en pluraj aliaj partoj de Eŭropo, kaj ankaŭ alialoke.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search